1. Augusta Taurinorum
La Zamenhofa filozofio: ĉu daŭre aktuala?
F Gobbo (Amsterdamo / Torino)
⟨F.Gobbo@uva.nl⟩
21 Aprilo 2017
KEA-aranĝo
Barcelono, Katalunio
1 (cc) 2017 F Gobbo
3. Ludoviko Lazaro Zamenhof: la vivo
■ 1859: naskiĝo en Bjalistoko (nun Pollando, tiam cara Rusio)
■ 1879-81: studento de medicino en Moskvo
■ 1881-1885: studperiodo en Varsovio
■ 1887: lanĉo de Esperanto
■ 1901: la religia humanismo, sub la kaŝnomo Homo Sum
■ 1905: unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro
■ 1906: lanĉo de Hilelismo, sub la kaŝnomo Homarano
■ 1913: publikigo de la Dogmoj de Homaranismo
■ 1914: la respondo al la fondiĝo de la Hebrea Ligo
■ 1915: Alvoko al la Diplomatoj post la Granda Milito
■ 1917: La lastaj vortoj. Morto en Varsovio
3 (cc) 2017 F Gobbo
14. El la letero al Abraham Kofman, 28 majo 1901
Se eĉ ĉiuj akademioj de la mondo akceptus Esperanton, se eĉ milionoj
da personoj ĝin uzadus, nenio garantias, ke en la daŭro de unu jaro ĝi
subite ne estos forĵetita kaj forgesita por eterne! Se ĝi unu fojon
”eliros el la modo”, ĝi plej rapide pereos por ĉiam. Lingvo Internacia
fortikiĝos por ĉiam nur en tia okazo, se ekzistos ia grupo da homoj,
kiuj akceptus ĝin kiel sian lingvon familian, heredan.
Cento da tiaj homoj estas por la ideo de lingvo neŭtrala multege pli
grava ol milionoj da aliaj homoj. Hereda lingvo de la plej malgranda
kaj plej sensignifa popoleto havas vivon multege pli garantiitan kaj
neestingeblan, ol senpopola lingvo, kiun uzus eĉ milionoj da homoj.
Jes, mi estas profunde konvinkita, ke nek solvo de la hebrea demando,
nek enradikiĝo de lingvo neŭtrala estos iam ebla sen hilelismo, t. e.
sen kreo de neŭtrala popolo.
14 (cc) 2017 F Gobbo
16. El letero al Émile Javal, 24 sep 1905
Tiu ĉi malgranda popoleto, kiu havus sian konstantan kulturan
centron en unu el la urboj de la neŭtrala Svisujo, prezentus
fundamentan grupon, kiu iom post iom ensorbus en sin ĉiam pli da
homoj el ĉiuj nacioj kaj estus la komenco de la estonta lingve kaj
religie unuigita homaro.
16 (cc) 2017 F Gobbo
18. Hilelismo kaj esperantismo, 1906 (1/2)
La mirinda sukceso de la Bulonja kongreso konvinkis la iniciatorojn de
la hilelismo, ke absoluta justeco, egaleco kaj frateco inter la popoloj
en la praktiko estas plene ebla. Tial ili decidis uzi la plej proksiman
tutmondan kongreson de la esperantistoj en Ĝenevo en Septembro
1906, por proponi al ĉiuj amikoj de interpopola justeco, unuiĝi en
apartan grupon, kiu inter la amikoj de internacia lingvo prezentis
apartan sekcion.*
( *Oni ne devas intermiksi la hilelismon kun la esperantismo! Ambaŭ
ideoj estas tre parencaj inter si, sed tute ne identaj. Oni povas esti
bonega esperantisto kaj tamen kontraŭulo de la hilelismo.)
18 (cc) 2017 F Gobbo
19. Hilelismo kaj esperantismo, 1906 (2/2)
La hilelismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura
patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religio, donas al li la eblon eviti
ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj naciareligiaj principoj kaj
komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento
neŭtrale-homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco kaj justeco.
19 (cc) 2017 F Gobbo
20. Dogmo 1 (homo sum)
1. Mi estas homo, kaj por mi ekzistas nur idealoj pure homaj; ĉiajn
idealojn kaj celadon gente-naciajn mi rigardas nur kiel grupan
egoismon kaj hommalamon, kiuj pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj
kies malaperon mi devas akceladi laŭ mia povo.
20 (cc) 2017 F Gobbo
21. Dogmo 2 (universala egaleco)
2. Mi kredas, ke ĉiuj popoloj estas egalaj kaj mi taksas ĉiun homon
nur laŭ lia persona valoro kaj agoj, sed ne laŭ lia deveno. Ĉian
ofendadon aŭ persekutadon de homo por tio, ke li naskiĝis de alia
gento, kun alia lingvo aŭ religio ol mi, mi rigardas kiel barbarecon.
21 (cc) 2017 F Gobbo
22. Dogmo 3 (principo de teritorieco)
3. Mi kredas, ke ĉiu lando apartenas ne al tiu aŭ alia gento, sed plene
egalrajte al ĉiuj ĝiaj loĝantoj, kian ajn lingvon aŭ religion ili havas; la
intermiksadon de la interesoj de lando kun la interesoj de tiu aŭ alia
gento, lingvo aŭ religio mi rigardas kiel restaĵon de la tempoj barbaraj,
kiam ekzistis nur rajto de pugno kaj glavo
22 (cc) 2017 F Gobbo
23. Dogmo 4 (rajto al lingvo)
4. Mi kredas, ke en sia familia vivo ĉiu homo havas plenan, naturan
kaj nedisputeblan rajton, paroli kian lingvon aŭ dialekton li volas kaj
konfesi kian religion li volas, sed en komunikiĝado kun homoj de alia
deveno li devas, kiom ĝi estas ebla, uzadi lingvon neŭtrale-homan kaj
vivi laŭ la principoj de religio neŭtrale-homa. Ĉiun celadon de unu
homo, altrudi al aliaj homoj sian lingvon aŭ religion, mi rigardas kiel
barbarecon.
23 (cc) 2017 F Gobbo
24. Dogmo 5 (neŭtralaj geografiaj nomoj)
5. Mia patrujo mi nomas tiun regnon, en kiu mi naskiĝis aŭ en kiu mi
por ĉiam enloĝiĝis […] nek mian tutan patrujon, nek ĝiajn apartajn
partojn mi devas nomi per la nomo de ia gento, sed mi devas ilin
nomi nur per nomo neŭtralegeografia. […] Ekzemploj: Svisujo,
Belgujo, Aŭstrujo, Kanado, Meksiko, Peruo; Peterburgregno,
Parizregno; Algerio, Varsovilando.
24 (cc) 2017 F Gobbo
25. Dogmo 6 (limigita patriotismo)
6. Patriotismo aŭ servado al la patrujo mi nomas nur la servadon al la
bono de ĉiuj miaj samregnanoj, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili
estas; la servadon speciale al la gentaj interesoj, lingvo aŭ religio de
tiu loĝantaro, kiu en la lando prezentas la plimulton, mi neniam devas
nomi patriotismo. […] kaj de ĉia reciproka batalado de lingvoj aŭ
religioj pro regado mi devas teni min flanke, ĉar ĝi estas nur batalado
inter unu maljustaĵo kaj alia.
25 (cc) 2017 F Gobbo
26. Dogmo 7 (universala homa justeco)
7. […] mi batalas pro absoluta vero kaj justeco, […mi kredas, ke] la
egalrajtigo de ĉiuj lingvoj kaj religioj forigos la kaŭzon de ĉiuj militoj
kaj malpacoj inter la popoloj, ke ĉia perfortaĵo de unuj regnanoj
kontraŭ aliaj restas ĉiam perfortaĵo, eĉ se ĝi estas farata de grandega
plimulto kontraŭ malgrandega malplimulto, kaj ke fortika feliĉo de la
homaro estas ebla nur tiam, kiam por ĉiuj popoloj kaj landoj ekzistos
justeco egala kaj absoluta, dependanta nek de loko, nek de tempo,
nek de forto, kaj kiam en ĉiu regno ekzistos nur homoj kaj regnanoj
kaj ne gentoj.
26 (cc) 2017 F Gobbo
27. Dogmo 8 (neŭtrala persona nomo)
8. Mia nacio mi nomas la tutecon de ĉiuj homoj, kiuj loĝas mian
patrujon, de kia ajn deveno, lingvo aŭ religio ili estas; sed al mia nacia
nomo mi devas ĉiam aldoni la vorton “hilelisto”, por montri, ke mi
alkalkulas min al mia nacio ne en senco ŝovinista. […] Ekzemploj:
Sviso-hilelisto, Peterburgregna hilelisto, Varsovilanda hilelisto.
27 (cc) 2017 F Gobbo
28. Dogmo 9 (neŭtrala lingvopolitiko)
9. Mia lingvo mi nomas tiun lingvon, kiun mi persone plej bone scias
kaj plej volonte parolas, sed al la nomo de tiu ĉi lingvo mi devas ĉiam
aldoni la vorton “hilelista”, por montri, ke mian lingvon mi ne rigardas
kiel mian idolon kaj ke mia idealo estas lingvo neŭtrale-homa. En ĉiuj
hilelistaj kunvenoj kaj, kiom eble, ankaŭ en ĉiuj privataj komunikiĝoj
kun hilelistoj mi devas uzadi la lingvon hilelistan. En mia familia vivo
mi povas uzadi kiun lingvon mi volas, sed mi devas ĝin nomi ne mia
nacia, sed nur mia lingvo familia. Kiam oni demandas min pri mia
lingvo nacia, mi devas respondi: “la ekzistadon de lingvoj naciaj mi ne
konfesas, ĉar ĉiu nacio nuntempa parolas per multaj lingvoj; sed mia
lingvo genta estas jena (nome tiu lingvo aŭ dialekto, kiun en mia
patrujo parolas la plimulto de mia gento, se eĉ mi mem tute ne
posedus tiun ĉi lingvon).”
28 (cc) 2017 F Gobbo
29. Dogmo 9 (Rimarko)
Rimarko: Ĉar en la nuna tempo ekzistas nur unu neŭtrala lingvo,
nome Esperanto, tial la hilelistoj akceptas ĝuste ĝin; tamen ili
rezervas al si la rajton anstataŭigi iam poste tiun ĉi lingvon per ia alia
lingvo, se tio ĉi montriĝos utila.
29 (cc) 2017 F Gobbo
30. Dogmo 10a (religio de la koro)
Mia religio mi nomas tiun religion, en kiu mi naskiĝis, aŭ al kiu mi
estas oficiale alskribita; sed al ĝia nomo mi devas ĉiam aldoni la
nomon “hilelista”, por montri, ke mi konfesas ĝin laŭ la religiaj
principoj de la hilelismo, kiuj konsistas en jeno: a) Sub la nomo “Dio”
mi komprenas tiun al mi nekompreneblan plej altan Forton, kiu regas
la mondon kaj kies esencon mi havas la rajton klarigi al mi tiel, kiel
diktas al mi mia saĝo kaj koro.
30 (cc) 2017 F Gobbo
31. Dogmo 10b (fundamenta religia leĝo)
b) Kiel fundamentan leĝon de mia religio mi rigardas la regulon “agu
kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi, kaj aŭskultu ĉiam la
voĉon de via konscienco”; ĉion alian en mia religio mi rigardas nur kiel
legendojn aŭ kiel religiajn morojn, kiuj estas enkondukitaj de homoj,
por enporti en la vivon difinitan programon kaj spiritan varmon, kaj
kies plenumado aŭ neplenumado dependas de mia persona deziro.
31 (cc) 2017 F Gobbo
32. Dogmo 10c (universalaj moroj)
c) Mi konscias, ke ĉiu homo apartenas al tiu aŭ alia tradicia religio ne
tial, ke ĝi la plej multe respondas al liaj personaj konvinkoj, sed nur
tial, ke li en ĝi naskiĝis, kaj ke la esenco de ĉiuj religioj estas la sama,
kaj ili distingiĝas unu de alia nur per legendoj kaj moroj, kiuj ne
dependas de persona elekto de homo. […] mi devas kunhelpi al tio, ke
per konstanta reciproka komunikiĝado de la hilelistoj de diversaj
religioj la diversformaj religiaj moroj de ĉiuj hilelistoj iom post iom
cedu la lokon al moroj komunaj, neŭtrale-homaj.
32 (cc) 2017 F Gobbo
33. Dogmo 11 (hilelista religio)
11. Kiam en mia urbo estos fondita templo hilelista, mi devas kiel
eble pli ofte vizitadi gin, por frate kunvenadi tie kun hilelistoj de aliaj
religioj, ellaboradi kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn kaj
tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura,
sed samtempe bela, poezia kaj varma vivo-reguliga religio
komune-homa, kiun gepatroj povos sen hipokriteco transdoni al siaj
infanoj. En la templo hilelista mi aŭskultados la verkojn de la grandaj
instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia
“mi” al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparolojn,
altigajn kaj nobligajn himnojn k.t.p. […] Tiel longe kiel en mia urbo
ne ekzistas templo hilelista, mi devas kiel eble plej ofte kunvenadi por
komunaj interparoladoj kun aliaj hilelistoj de mia urbo, kaj se tiaj ne
ekzistas, mi devas komunikiĝadi letere kun hilelistoj de aliaj urboj.
33 (cc) 2017 F Gobbo
34. Dogmo 12 (fidodeklaro)
12. Hilelisto mi nomas ĉiun homon, kiu subskribis la “Deklaracion de
Hilelisto” kaj alskribiĝis al iu el la ekzistantaj hilelistaj temploj aŭ
rondetoj.
34 (cc) 2017 F Gobbo
36. Apendico al la Dogmoj de Hilelismo (1906)
1. La nomo “Hilelismo” estas nur provizora; estas supozate
anstataŭigi ĝin per la nomo “Homaranismo”, kiu pli precize esprimas
la tutan esencon de nia ideo (‘homarano’ en la lingvo Esperanto
signifas “membro de la homa familio”).
36 (cc) 2017 F Gobbo
37. Apologio de Homaranismo
La homaranismo laŭ la opinio de s-ro D. [Dambrauskas] estas
kontraŭreligia! Kiun la homaranismo detiras de la religio? Ĉu la
homojn blinde kredantajn? sed tiuj ja ne akceptos la homaranismon.
Ĉu la homojn libere pensantajn? sed tiuj ja de longe defalis de la
religio, kaj la homaranismo, kontraŭe, celas altiri ilin al la religio! La
homaranismo, kiu varbos siajn adeptojn ne per blinda kredigado, sed
per admonado, estas ja destinita sole nur por homoj libere pensantaj.
La eklezio forigis ilin de la vera Dio, – la homaranismo ilin rekondukos
al Li. La eklezio rakontis al ili pri diversaj elpensitaj “ordonoj de Dio”,
pri diversaj elpensitaj “sanktaj veroj”, kaj kiam ilia prudento kontraŭ
tio ĉi ekprotestis, ili devis tute defali de ĉia religio, kaj multaj el ili
sentas sin tre malfeliĉaj.
37 (cc) 2017 F Gobbo
38. Homaranismo ne estas religio
Al s-ro D. ŝajnis, ke la homaranoj metas Hillelon pli alte ol Jesuon
Kriston. Ĉar s-ro D. estas ne sole sincera kaj profunde konvinkita
kristano, sed ankaŭ katolika pastro kaj profesoro de eklezia akademio,
mi tute ne miras, ke tiu ĉi supozata intenco de la homaranoj faris sur
lin malbonan impreson. […] sed la homaranoj ne havas eĉ la plej
malgrandan intencon krei ian novan religion, ili volus nur fari ponton,
kiu povus pace ligi inter si ĉiujn religiojn ekzistantajn kaj poste
iom-post-iom kunfandi ilin reciproke.
38 (cc) 2017 F Gobbo
40. El la antaŭparolo
[…] Dum la esenco de Esperanto estas plena neŭtraleco kaj la
esperantisma ideo prezentas nur ne difintan fratecan senton kaj
esperon, kiujn nature naskas la renkontiĝado sur neŭtrala lingva
fundamento kaj kiujn ĉiu esperantisto havas plenan rajton, ne sole
komentarii al si tiel, kiel li volas, sed eĉ ĝenerale akcepti aŭ ne akcepti
ilin – la homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia
programo, kiu prezentas mian kredon pure privatan kaj la aliajn
esperantistojn tute ne koncernas.
40 (cc) 2017 F Gobbo
41. El Hilelismo al Homaranismo: diferencoj
1. homo sum: komplete reverkita L2. universala egaleco: ŝanĝetoj
3. principo de teritoriec: ŝanĝetoj
4. rajto al lingvo: ŝanĝetoj
5. neŭtralaj geografiaj nomoj; ŝanĝetoj
6. limigita patriotismo: komplete reverkita L7. universala homa justeco: komplete reverkita L8. neŭtrala persona nomo: ŝanĝetoj
9. neŭtrala lingvopolitiko: ŝanĝetoj
10. religio de la koro: komplete reverkita L11. hilelista religio: forigita
12. fidodeklaro: forigita
41 (cc) 2017 F Gobbo
42. Deklaracio 1 (homo sum)
1. Mi estas homo, kaj la tutan homaron mi rigardas kiel unu familion;
la dividitecon de la homaro en diversajn reciproke malamikajn gentojn
kaj gentreligiajn komunumojn mi rigardas kiel unu el la plej grandaj
malfeliĉoj, kiu pli aŭ malpli frue devas malaperi kaj kies malaperon mi
devas akceladi laŭ mia povo.
42 (cc) 2017 F Gobbo
43. Deklaracio 6 (limigita patriotismo)
6. Ĉar mi konscias, ke la reciproka malpaco inter la homoj neniam
ĉesos, ĝis la homoj alkutimiĝos starigi la nomon “homo” pli alte, ol la
nomon de gento, kaj ĉar la tro nepreciza vorto “popolo” ofte donas
kaŭzon al genta ŝovinismo, disputoj kaj malbonuzoj kaj ofte malame
dividas inter si la filojn de la sama lando aŭ eĉ de la sama gento, tial
je la demando, al kiu popolo mi alkalkulas min, mi respondas: mi
estas homarano; nur tiam, kiam oni demandas min speciale pri mia
regno, provinco, lingvo, deveno aŭ religio, mi donas pri tio precizajn
respondojn.
43 (cc) 2017 F Gobbo
44. Deklaracio 7 (universala justeco)
Mia patrolando mi nomas tiun landon, en kiu mi naskiĝis; mia
hejmlando mi nomas tiun landon, en kiu mi estas konstanta,
fikshejma loĝanto. Sed ĉar pro la nedifiniteco de la vorto “lando” la
vortoj “patrolando” kaj “hejmlando” estas neprecizaj kaj ofte kaŭzas
disputojn kaj malpacon kaj malamike disigas inter si la filojn de la
sama terpeco, tial en ĉiuj dubaj okazoj mi evitas tiujn neprecizajn
vortojn kaj uzas anstataŭ ili la pli precizajn vortojn “patruja regno”,
“patruja regiono”, “patruja urbo”, “hejma regno”, “hejma regiono”,
“hejma urbo”.
44 (cc) 2017 F Gobbo
45. Deklaracio 9 (neŭtrala lingvopolitiko)
Konsciante, ke lingvo devas esti por la homo ne celo, sed nur rimedo,
ne disigilo, sed unuigilo, kaj ke la lingva ŝovinismo estas unu el la
ĉefaj kaŭzoj de malamo inter la homoj, mi neniam gentan lingvon aŭ
dialekton devas rigardi kiel mian sanktaĵon, kiel ajn mi ĝin amus, nek
fari el ĝi mian batalan standardon. […] sed kia ajn estas mia lingvo
gepatra aŭ persona, mi devas posedi ankaŭ tiun neutrale-homan
lingvon, kiun miaj samtempuloj uzas por rilatoj intergentaj, por ke mi
ne bezonu miakulpe altrudi al aliuloj mian lingvon kaj por ke mi havu
moralan rajton deziri, ke aliuloj ne altrudu al mi sian.
45 (cc) 2017 F Gobbo
46. Deklaracio 10c (universalaj moroj 1/2)
10c) Se mi kredas je neniu el la ekzistantaj revelaciaj religioj, mi ne
devas resti en iu el ili sole pro motivoj gentaj kaj per mia restado
erarigi homojn pri miaj konvinkoj kaj herede nutri per senfinaj
generacioj intergentan disecon, sed mi devas – se la leĝoj de mia
lando permesas – malkaŝe kaj oficiale nomi min “liberkreda”, ne
identigante tamen la liberkredon speciale kun ateismo, sed rezervante
al mia kredado plenan liberecon. […] mi devas aliĝi al tiu liberkreda
komunumo tute oficiale kaj heredigeble kaj akcepti por mi ĝian
neŭtralan nomon, ĝiajn komunumajn aranĝojn, ĝiajn nedevigajn
neŭtrale-homajn festojn kaj morojn, ĝian neŭtrale-homan kalendaron
k.t.p.; ĝis tiu tempo mi povas resti oficiale alskribita al tiu religio, en
kiu mi naskiĝis, sed mi devas ĉiam aldoni al ĝia nomo la vorton
“liberkreda”, por montri, ke mi alkalkulas min al ĝi nur provizore,
laŭmore kaj administre.
46 (cc) 2017 F Gobbo
48. El letero, 20 junio 1914
Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar, laŭ miaj
konvinkoj, mi estas “homarano”, kaj mi ne povas ligi kun la celado
kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. […] Estas vero, ke la
nacionalismo de la gentoj premataj – kiel natura sindefenda reago –
estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj;
sed, se la nacionalismo de la fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de
la malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la
alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro
neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne
penos stariĝi sur grundo tute neutrala.
48 (cc) 2017 F Gobbo
55. Kvarfolia manuskripto, krajone
Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi siamtempe en
la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne
nur atakon, ĉar mia kredo estos tute alispeca ol ilia kredo... Estos pli
prudente, se mi silentus, sed mi ne povas. Mia patrino estis religia
kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio kaj je
senmorteco de l’ animo en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa
religio.
[…] Mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis
ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo
de mia vivo. […] Pro kio mi vivas, por kio mi lernas, pro kio mi
laboras, por kio mi amas? […] Mi eksentis, ke eble morto ne estas
malapero...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo...; ke io min gardas al
alta celo...
55 (cc) 2017 F Gobbo
57. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d
57 (cc) 2017 F Gobbo
58. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u
58 (cc) 2017 F Gobbo
59. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u3. principo de teritorieco: multo farendas L
59 (cc) 2017 F Gobbo
60. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u3. principo de teritorieco: multo farendas L4. rajto al lingvo: principo de UN u
60 (cc) 2017 F Gobbo
61. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u3. principo de teritorieco: multo farendas L4. rajto al lingvo: principo de UN u5. neŭtralaj geografiaj nomoj: utopia d
61 (cc) 2017 F Gobbo
62. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u3. principo de teritorieco: multo farendas L4. rajto al lingvo: principo de UN u5. neŭtralaj geografiaj nomoj: utopia d6. limigita patriotismo: multo farendas L
62 (cc) 2017 F Gobbo
63. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u3. principo de teritorieco: multo farendas L4. rajto al lingvo: principo de UN u5. neŭtralaj geografiaj nomoj: utopia d6. limigita patriotismo: multo farendas L7. universala homa justeco: multo farendas L
63 (cc) 2017 F Gobbo
64. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u3. principo de teritorieco: multo farendas L4. rajto al lingvo: principo de UN u5. neŭtralaj geografiaj nomoj: utopia d6. limigita patriotismo: multo farendas L7. universala homa justeco: multo farendas L8. neŭtrala persona nomo: utopia d
64 (cc) 2017 F Gobbo
65. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u3. principo de teritorieco: multo farendas L4. rajto al lingvo: principo de UN u5. neŭtralaj geografiaj nomoj: utopia d6. limigita patriotismo: multo farendas L7. universala homa justeco: multo farendas L8. neŭtrala persona nomo: utopia d9. neŭtrala lingvopolitiko: multo farendas, sed ne ĉio L
65 (cc) 2017 F Gobbo
66. Zamenhof inter jam kaj ankoraŭ ne
1. homo sum: utopias elimini popolbarojn entute d2. universala egaleco: principo de UN u3. principo de teritorieco: multo farendas L4. rajto al lingvo: principo de UN u5. neŭtralaj geografiaj nomoj: utopia d6. limigita patriotismo: multo farendas L7. universala homa justeco: multo farendas L8. neŭtrala persona nomo: utopia d9. neŭtrala lingvopolitiko: multo farendas, sed ne ĉio L10. religio de la koro: multo farendas, sed ne ĉio L
66 (cc) 2017 F Gobbo
67. Dankon pro la atento!
Demandoj? Komentoj?
⟨F.Gobbo@uva.nl⟩
@goberiko federico.gobbo
http://federicogobbo.name/pub/
67 (cc) 2017 F Gobbo