Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo
Flankefikoj de (ebla) Briteliro: La publika opinio tra Eŭropo malkovras lingvopolitikon
1. Augusta Taurinorum
Flankefikoj de (ebla) Briteliro:
La publika opinio tra Eŭropo malkovras lingvopolitikon
Federico Gobbo
(Amsterdamo / Torino)
⟨F.Gobbo@uva.nl;federico.gobbo@unito.it⟩
3 Majo 2019
Hispana Esperanto-Kongreso
Malago
1/ 26 cbea 2019 F Gobbo
8. Tri katolikoj, tri socialdemokratoj
La fondintoj de la nuntempa EU estis, vizie kaj ideale:
1. Robert Schuman, franco
2. Konrad Adenauer, germano
3. Alcide De Gasperi, italo (Aŭstrio-Hungario-devena)
4. Altiero Spinelli, italo
5. Ernesto Rossi, italo
6. Eugenio Colorni, italo
Ilin kunigis la konscio, ke milito fontas el naciismo.
8/ 26 cbea 2019 F Gobbo
9. La signifo de la Vestfalia Paco (1648)
Fonto: Vikipedio
10. La origina projekto estis preteriri la Vestfalian
reĝimon
Laŭ la Vestfalia reĝimo:
■ la ŝtatoj ne interplektiĝu en la aferojn internajn de ĉiu ŝtato;
■ eksterlandajn aferojn la ŝtatoj mastrumu laŭ ĝentlemana akordo
inter la registaroj.
Kiel preteriri tion? Laŭ la fondintoj, la solvo estas nur unu: tuteŭropa
federacio.
10/ 26 cbea 2019 F Gobbo
11. Ĉu Eŭropa Federacio? Jes, sed kiamaniere?
Kie troviĝas suvereneco? Du diversaj respondoj:
■ por la katolikaj fondintoj, en la popola volo, kiu devas esti edukita al
la valoroj fondintaj Eŭropon;
■ por la socialdemokrataj fondintoj, en la socia justeco, subtenita de
klara kaj kler(ig)a leĝaro.
11/ 26 cbea 2019 F Gobbo
12. La animo katolika, la animo socialdemokrata
katolikoj socialdemokratoj
principo de subsidarieco principo de bonfaro
ŝtato agas solidare ŝtato rekte zorgas pri
kun sociaj homgrupoj bonfarto de civitanoj
paco baziĝas sur paco baziĝas sur
justa publika konduto respekto de homaj rajtoj
oni fosu la sulkon oni formu asembleon por
paŝon post paŝo kunverki Konstitucion
14. Oni fosis la sulkon al EU laŭ la katolika aliro
1951 Traktato de Parizo (Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, EKKŜ)
1957 Traktato de Romo (Eŭropa Ekonomia Komunumo, EKK)
1993 Traktato de Mastriĥto (Eŭropa Unio, EU)
2005 Bremso: referendumoj pri la Eŭropa Konstitucio
14/ 26 cbea 2019 F Gobbo
15. Aldone: lingvopolitiko kaj EU
1951 Traktato de Parizo (Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, EKKŜ)
1953 Ekestiĝis diskutoj pri dulingvismo angla-franca (kaj Esperanto estis
opcio por eviti tion) (Sokolovska 2006)
1957 Traktato de Romo (Eŭropa Ekonomia Komunumo, EKK)
1958 Artikolo 1 fiksas la oficiala lingvo-reĝimon
1992 Eŭropa Ĉarto por Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj (CETS 148)
1993 Traktato de Mastriĥto (Eŭropa Unio, EU)
2005 Bremso: referendumoj pri la Eŭropa Konstitucio
2019 La Eŭropa Ombudsmano enketas pri multlingvismo en la EU-institucioj
15/ 26 cbea 2019 F Gobbo
16. Esperanto en la diskuto de 1953
Fonto: Sokolovska (2016: 14)
17. Post 1958: la oficialaj kaj laborlingvoj en EU?
Fonto: Oficiala retejo de EU
18. Signifo de la Ĉarto de 1992 (CETS 148)
Fonto: Oficiala retejo de EU
19. La enketo de la Ombudsmano pri multlingvismo
Fonto: Oficiala retejo de EU; https://europa.eu/!FR38cb
20. Eltiroj kun traduko (2019) (1)
La consulta pretendía fomentar los debates respecto a este asunto,
teniendo en cuenta la necesidad de conciliar el respeto y el apoyo a la
diversidad lingüística con las restricciones administrativas y
presupuestarias. Abarcaba cuatro cuestiones principales:
[ La enketo celis instigi diskuton pri la temo, memorigante pri la neceso
akordigi respekton kaj subtenon al lingva diverseco kun la administraj
kaj buĝetaj limoj. Ĝi pritraktis kvar ĉefajn temojn: ]
21. Eltiroj kun traduko (2019) (2)
I. Las normas y prácticas;
II. El uso del idioma en los sitios web;
III. El uso del idioma en las consultas públicas; y
IV. La necesidad de nueva legislación, los costes de traducción y el
potencial de la traducción automática.
[ I. La reguloj kaj la kutimoj;
II. Lingva uzo en la retejoj;
III. Lingva uzo en la publikaj enketoj; kaj
IV. La neceso de nova leĝfarado, la kostoj traduki kaj la potencialo de la
peraŭtomata tradukado.
22. Eltiroj kun traduko (2019) (3)
El Defensor del Pueblo Europeo recibió 286 respuestas. Algunos
encuestados solo respondieron algunas de las preguntas planteadas.
Tres de las respuestas procedían de Estados miembros, dos de agencias
de la UE, una de una autoridad regional, 33 de organizaciones o
asociaciones no gubernamentales y 247 de personas físicas (véase el
anexo).
[ La Eŭropa Ombudsmano ricevis 286 respondojn. Kelkaj
respondantoj respondis nur al kelkaj el la proponitaj demandoj.
Tri el la respondoj venis el la membroŝtatoj, du el EU-agentejoj, unu el
regiona registaro, 22 de neregistaraj organizoj aŭ asocioj kaj 247 de
fizikaj personoj (vidu la anekson). ]
23. Eltiroj kun traduko (2019) (4)
El Defensor del Pueblo Europeo recibió respuestas en 19 lenguas
oficiales de la UE, en concreto, en francés (95), inglés (57), italiano
(32), español (25), alemán (21), neerlandés (18), eslovaco (14), húngaro
(3), polaco (3), portugués (3), irlandés (2), sueco (2), checo (2), búlgaro
(1), croata (1), danés (1), finés (1), griego (1) y rumano (1). Asimismo, se
presentó una respuesta en latín, una en esperanto y una en catalán.
[ La Eŭropa Ombudsmano ricevis respondojn en 19 oficialaj lingvoj
de la UE, nome, en la franca (95), angla (57), itala (32), hispana (25),
germana (21), nederlanda (18), slovaka (14), hungara (3), pola (3),
portugala (3), irlanda (2), sveda (2), ĉeĥa (2), bulgara (1), kroata (1),
dana (1), finna (1), greka (1) kaj rumana (1). Krome, alvenis unu
respondo en Latino, unu en Esperanto kaj unu en la kataluna. ]
24. Eltiroj kun traduko (2019) (5)
3. Hacia una «lingua franca»
Cuarenta y seis encuestados piden que exista una lengua común
hablada por todos los ciudadanos de la UE. Existen dos enfoques:
cuatro encuestados consideran que la elección ideal es una de las
actuales lenguas de trabajo (el inglés). Cuarenta y un encuestados
defienden firmemente el uso de una lengua común pero neutral, como
el esperanto.
[ 3. Laŭ la vojo de unu “lingvofrankao”
Kvardekses respondantoj pledis por ekstarigo de unu komuna lingvo
parolata de ĉiuj EU-civitanoj. Ekzistas du aliroj: kvar respondantoj
konsideras unu el la nuntempaj laborlingvoj (la anglan) kiel la idealan
kandidaton. Kvardekunu respondantoj forte pledis por la uzo de unu
komuna sed neŭtrala lingvo, kiel Esperanto. ]
25. Finaj rimarkoj
■ eĉ en la Briteliro-scenaro, tutprobable la angla restos la plej povan
lingvon en EU;
■ la franca (re)gajnos terenon, ĉar la francoj ne havas
kulpokomplekson promocii sian lingvon, male al la germanoj;
■ la mastrumado de la neoficialaj lingvoj daŭre sekvas la Vestfalian
vojon, kaj la rezultoj estas nekontentigaj;
■ la katolika aliro montriĝis netaŭga por gravaj ŝanĝoj, kiel klare
montris la fiasko de la Eŭropa Konstitucio;
■ sen drasta politika turniĝo, ne estas loko por komuna lingvo super la
nivelo de la oficialaj, sed socialdemokratio ĝenerale malmojosas;
■ la simboloj de la Eŭropa identeco malmultas pro manko de komuna
lingvo: la flago, himno, valuto, devizo (oficiale en Latino, in
diversitate concordia, unuiĝintaj en diverseco)
■ ĉu Esperantujo pretas oferi parton de la verda identeco sur la altaro
de Eŭropo? La spegulaj ideologioj de “mondolingvo” kaj
“kvazaŭpopolo” bremsas ajnan adopton de Esperanto fare de EU.
26. Dankon pro via atento!
Demandoj? Komentoj?
Vi rajtas sendi retmesaĝon ankaŭ poste:
⟨F.Gobbo@uva.nl⟩
Mia persona retejo, Esperanta sekcio pri mia faka agado:
https://federicogobbo.name/eo/
26/ 26 cbea 2019 F Gobbo