Diese Präsentation wurde erfolgreich gemeldet.
Wir verwenden Ihre LinkedIn Profilangaben und Informationen zu Ihren Aktivitäten, um Anzeigen zu personalisieren und Ihnen relevantere Inhalte anzuzeigen. Sie können Ihre Anzeigeneinstellungen jederzeit ändern.

Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo

61 Aufrufe

Veröffentlicht am

Lumbildoj por la prelego en la Malferma Tago 49, 17 novembro 2018, CO de UEA, Roterdamo. Enestas desegnaĵoj de Yuri Gamberoni, el kunaŭtorigita edukcela komikso

Veröffentlicht in: Bildung
  • Als Erste(r) kommentieren

  • Gehören Sie zu den Ersten, denen das gefällt!

Esperanto en mezlernejo - Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo

  1. 1. Augusta Taurinorum Esperanto en mezlernejo Ne pro propedeŭtiko, sed pro la interna ideo F Gobbo (Amsterdamo / Torino) ⟨F.Gobbo@uva.nl;federico.gobbo@unito.it⟩ 17 Novembro 2018 Malferma Tago 49 Centra Oficejo de UEA, Roterdamo 1 (cc) 2018 F Gobbo
  2. 2. 1. La kunteksto Kiel alvenis ĉi tiu Esperanto-laboratorio
  3. 3. Faciligaj faktoroj en 2017 ■ La lingvolaboratorio pri la sekretaj lingvoj en bazlernejoj, ekde 2013 (vidu la 44-an Malferman Tagon) ■ ĉefaj vojaĝoj dum la Zamenhofa jaro 2017 □ Intervjuo pri Zamenhof en Torina tagĵurnalo La Stampa (15-04-2017) □ Konferenco en Barcelono pri minorigitaj lingvoj (ICRIMIL1; 19/21-04-2017) □ Prelego pri Zamenhof post invito de KEA en VilaWeb, la plej grava rettelevido en la kataluna □ Ĉeforganizado de la 3-a Konferenco pri Kontestitaj Lingvoj en la Universitato de Amsterdamo (CLOW3, 05-05-2017) □ Intervjuo en Romo pri Esperanto en la itala nacia televido LA7 (04-12-2017) □ Zamenhofa Studtago organizita de IEF en Romo ĉe la Pola Akademio de la Sciencoj (11-12-2017) □ Esplorateliero pri L. L. Zamenhof inter Judismo kaj Esperanto en la POLIN-Muzeo pri la Historio de la Polaj Judoj en Varsovio (15-12-2017) 3 (cc) 2018 F Gobbo
  4. 4. Mia intervjuo ĉe la itala nacia televido LA7 Fonto: http://www.la7.it/tagada/video/il-sogno-di-una-lingua-parlata-in-tutto-il-mondo-04-12-2017-228911 4 (cc) 2018 F Gobbo
  5. 5. La lernejaro ‘Riccardo Massa’ en Milano Fonto: http://http://www.icriccardomassa.it/ 5 (cc) 2018 F Gobbo
  6. 6. Elektitaj celoj de la Jarplano pri Inkluziveco ■ elpensita lernoprogramo por bezonoj, □ fizikaj, □ sociaj, □ psikaj, □ specialaj (ekz disleksio, disgrafio, t.e. lego- kaj skriboproblemoj), ■ interkultura interkompreniĝo, ■ respekto de la Aliulo per kono de alimondopartaj kulturoj, ■ valorigo de la ekzistantaj konoj kaj vivspertoj de la geknaboj, 6 (cc) 2018 F Gobbo
  7. 7. La Montesori-sekcioj avangardas en la itala kunteksto ■ bazlernejo (aĝgrupo: 6-10) kaj du eksperimentaj sekcioj de mezlernejo (aĝgrupo: 11-13, laŭ 3 lernejaj jaroj) ■ altaj poentoj en la italaj ekzamenoj INVALSI landskale ■ trejnado de la instruistoj por mezlernejo aparte organizita kun du universitatoj (publika kaj katolika) kaj Opera Nazionale Montessori ■ multaj atelieroj kaj laboratorioj pri mondaj temoj jam ekzistas: □ klimat-ŝanĝiĝo, □ plasto en la oceanoj, □ Afriko prezentita de afrikaj migrantoj, □ la Unesko-heredaĵoj en Italio, □ kiel komuniki interkulture, k.a. 7 (cc) 2018 F Gobbo
  8. 8. 2. La propono de la lingvolaboratorio Esperanto Kial interna ideo pli gravis ol propedeŭtiko
  9. 9. Stari sur la ŝultroj de la bazlerneja laboratorio Komunaj celoj al la du laboratorioj ■ inviti samklasanojn al komparo de la konataj lingvoj en individua kaj grupa laboro enklase ■ stimuli samklasanojn al lingva kreemo kaj uzlibereco, kiel instrumento de emancipiĝo Specifaj celoj de la laboratorio Esperanto ■ malfermi la geknabojn al la temo de lingva justeco ■ doni konkretan ekzemplon de interkultura komunikado ■ doni medion por kompreni pli funde kiel funkcias aparte ĝermanaj kaj latin(id)aj lingvoj ■ klarigi kiel formiĝas Esperanto-kulturo, kaj do ajna homgrupa kulturo 9 (cc) 2018 F Gobbo
  10. 10. Pri metodiko ■ po 8 horojn klase, 2 klasoj, 1 ciklo (lastjaraj 1-aj mezklasoj) ■ 4 lecionoj entute ■ 1 horon en Esperanto (entute), 1 horon de (ludemaj) ekzercoj ■ po 25 samklasanojn klase ■ uzo de konkretaj objektoj por la parolvicoj □ krokodilo por etaj infanoj (dum Esperantaj momentoj) □ mola kontraŭstreĉa verda stelo (dum la italaj momentoj) ■ enkonduki samtempe □ kulturo (valoroj de la Movado) □ Zamenhofa vivhistorio □ gramatiko (aparte prononco) □ konsisto kaj trajtoj de la esperantistaro ■ laste sed ne malgrave: tuj ekparoligi ilin per simplaj frazoj 10 (cc) 2018 F Gobbo
  11. 11. 3. Pri la komikso Kial mi sentis la bezonon
  12. 12. Notu la diversecon en la publiko Fonto: Gobbo k Gamberoni, Bonvenon, 1a komiksa paĝo 12 (cc) 2018 F Gobbo
  13. 13. La rolo de la patro Fonto: Gobbo k Gamberoni, Bonvenon, 2a komiksa paĝo 13 (cc) 2018 F Gobbo
  14. 14. Zamenhof rakontas sian junecon Fonto: Gobbo k Gamberoni, Bonvenon, 9a komiksa paĝo 14 (cc) 2018 F Gobbo
  15. 15. Detalaj bildoj por riĉigi la vortprovizon kaj ekzerci Fonto: Gobbo k Gamberoni, Bonvenon, 18a komiksa paĝo 15 (cc) 2018 F Gobbo
  16. 16. La geknaboj organizas kurson en trinkejo… Fonto: Gobbo k Gamberoni, Bonvenon, 34a komiksa paĝo 16 (cc) 2018 F Gobbo
  17. 17. 4. Finaj rimarkoj Kio bolas en la kaldrono
  18. 18. La plano ekde la venonta semajno ■ Ekde la nuna lerneja jaro, ĉiuj laboratorioj iĝas nedevigaj, t.e. partopreno laŭ elekto kaj intereso ■ Eblas miksi la grupojn, t.e. malsamklasanoj kunlernu, laŭ aĝo ■ La komikso daŭros kiel ĉefa lernilo dum tri lernejaj jaroj ■ Mencioj de Duolingo, Lernu.net, Mazi en Gondolando, ktp – kiel kromaj lerniloj, nedevigaj. 18 (cc) 2018 F Gobbo
  19. 19. Dankon pro via atento! Demandoj? Komentoj? Se ne nun, vi povas sendi retmesaĝon poste: ⟨F.Gobbo@uva.nl⟩ Mia persona retejo, Esperanta versio: https://federicogobbo.name/eo/ 19 (cc) 2018 F Gobbo

×